tag:blogger.com,1999:blog-472696368228143762.post-85311025949391381742007-01-01T04:46:00.000-08:002007-01-01T05:45:02.233-08:00Kial kaj kiel mi lernis Esperanton
Estis fino de januaro 1976. Mi havis mian devigan 2-jaran militservon en soveta armeo. Dum la januaro mi feriis en la hejmo en Estonio kaj kiam restis la plej lastaj tagoj antau reiro mi vespere estante jam en la lito prenis en la manojn lernolibron (kiun mi estis acxetinta nur pro tio ke mi sxatas acxeti diversajn librojn kaj la lernolibro de Esperanto estis tre maldika). Mi jxus farigxis 22-jara kaj miaj lingvoscipovoj estis ne tre bonaj. Sed kiam mi komencis legi mi trovis tuj ke nenio komplika au malfacila estas en Esperanto. Do mi tralegis 2-3 lecionojn kaj kunprenis la lernolibron en armeon. Mi nenion sciis pri esperato-aferoj krom la mallonga klarigo en komenco de la lernolibro kio diris ke temas pri la internacia lingvo. Cxar mi trovis la lingvon facila kaj cxar mi komprenis gxian taugecon por solvi la mondan lingvoproblemon, mi daurigis lernadon. Mia nova servloko estis Kaliningrad (Rusio) kie mi restis gxis majo 1977.

Cxar soldato de soveta armeo rajtis havi nur malmultajn personajn ajxojn kaj nenion rajtis kunporti dumtage, mi kasxis la lernolibron kaj konstante kunportis gxin surbruste sub la vestoj. Pro la sxvito la libro farigxis malbonaspekta kaj gxia kovrilo nigrigxis sed tio ne gravis. Mi penis cxiutage lerni. Kiam mi havis eblon por momento flankenigxi de aliaj mi lautlegis vocxe. Mia inspirita lernado ekinteresigis ankau aliajn. Trafinte en hospitalon eklernis de mi (malgrau mia komencanteco) unu studento de milita aviada lernejo. Ni kune reskribis al la tutan gramatikon kaj ankau la vortaron kio estis en la lernolibro. La vortaro estis esperanto-estona kaj mi estis estono kiu ne tre bone posedis la rusan lingvon do tradukado de gxi en la rusan estis ne facila kaj por kelkaj vortoj ni sercxis rusan signifon longe. Al tiu aviad-studento Esperanto ekplacxis kaj ni skribis ankau por lia amiko kajeron da esperanto-lernomaterialoj. Ekde komenco de mia militservado mi amikigxis kun unu estono kies nomo estas ankau Peeter. Ankau li ekinteresigxis pri Esperanto kaj permane reskribis la tutan lernolibron (post jaroj li ekkorespondis esperante, mendis librojn, abonis iun gazeton...). Kiam mi estis traleginta-lerninta la lernolibron unu fojon mi komencis ripete de komenco. Post la kvina leciono mi trovis ke esperante estas pli facile rimversi ol en aliaj lingvoj kaj por la ligvopraktiko mi post tralego de cxiu sekva leciono provis verki iun versajxeton uzante nur gramatikon kaj vortojn kiuj estis en antaua parto de la lernolibro. La rezulto estis kompreneble ne poezio sed bona ekzecado certe.

Mi korespondis kun unu mia amiko velisto en Estonio kaj kiam li eksciis ke mi lernas esperanton, li informis ke lia kolego en veljaktfabriko ankau estas iom ligita kun Esperanto. Do li akiris por mi kelkajn adresoj de esperantistoj el "HdE" kaj informis pri Pola Radio (kaj sendis al mi ankau unu beletristikan libron en E-o). Mi trifoje skribis al la adreso de iu juna estona esperantistino sed ne ricevis respondon. Sed mi sukcesis ricevi respondon de unu hungara esperantisto (uzante por korespondado ne la armean adreson). Mi ankorau nenion sciis pri la movado, pri gxia historio kaj atingoj kaj mi multe cerbumis pri tio kion necesus fari por ke E-o kiel racia solvo de la monda lingvoproblemo sukcesu.

Mi jam ne precipe memoras la tempon sed eble jaron post eklernado, kiam mi estis jam eksciinta ke Pola Radio dissendas esperante, mi audis Esperanton la unuan fojon. En la soveta armeo soldatoj kaj sergxentoj ne rajtis havi radioricevilojn. Sed nia supersergxento kiuj mastrumis ankau vestejon havis tie (kasxe) radioaparaton por auskulti muzikon. Foje mi sukcesis peti de li la radioricevilon por momento por audi kiel sonas esperanto. Post minuta sercxado mi trovis la gxustan ondolongon kaj... kaj ekaudis Esperanton. Oni parolis tro rapide por kompreni la enhavon, sed tio ne gravis. Mi povis auskulti nur kelkajn frazojn sed mi estis felicxa - Esperanto sonis gxuste tia, kia mi opiniis lau la prononcindikoj en la lernolibro. Mia liberigxo de la deviga militservo okazis en majo 1977 kaj reveturante hejmen mi konsideris min jam parolanto de Esperanto.

Peeter Aitai
Peeter Aitaihttp://www.blogger.com/profile/04341217109757869524noreply@blogger.com