tag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-83373364183695795322007-03-11T21:16:00.000Z2007-03-11T21:17:12.455ZLa marbordo ekstersezoneHieraŭ mi tute ne tuŝis komputilon, ĉar Sara persvadis min ekskursi kun ŝi. Ni trajnis al la marbordo, kaj revenis nur malfrue vespere.

Estis belaspekta tago, sed ankoraŭ malvarme, kaj ĉe la marbordo estis frostiga vento. Tio tamen donis la avantaĝon, ke ni troviĝis preskaŭ solaj sur la plaĝo. Kiam ni revenis, la maro eliradis, lasante strion de glata kaj malseka sablo, sur kiu ni promenis flanko ĉe flanko. Rigardante malantaŭ ni al la subiranta suno, niaj piedspuroj en la sablo aspektis kiel vico da arĝentaj flaketoj.

Post kiam la suno malaperis, tiam ni vere frostegis, do ni iris en trinkejon. Unue ni trinkis varman ĉokoladon kaj poste bierojn. Fine ni trafis la lastan trajnon hejmen. En la trajno ni sentis nin ebrietaj kaj brakumis nin. De la staciodomo ĝis la hejmo ni iris mano en mano.

Hejme ŝi pardonpetis, ke ŝi ne volas seksumi kun mi. Mi diris, ke tio ne gravas, farante la impreson, ke mi ja volus, sed zorgas pri ŝiaj sentoj. Fakte mi ne tiom volis seksumi kun ŝi, ĉar post tia tago mi pensas pri ŝi kvazaŭ pri fratino.Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.com