tag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-51185580393757972012007-04-27T09:47:00.000Z2007-04-27T09:52:07.275ZĈu iu el vi frekventas gimnastejon?Mi mem neniam uzis gimnastejon, krom devige ĉe la lernejo, sed troviĝas gimnastejo proksime al mia loĝejo, kaj mi ofte preterpasas ĝin piede, tiel ke mi vidas, kiaj homoj uzas ĝin. Kolektive, ili estas la plej malallogaj homoj, kiujn mi iam ajn vidis. Eble oni renkontus malpli agrablajn homojn en certaj malliberejoj, sed mi dubas.

Jam per la aŭtoj en la parkejo oni povas ion konstati pri la personeco kaj sinteno de la homoj. La spacoj tuj apud la konstruaĵo estas preskaŭ ĉiam okupitaj, kvankam ili oficiale estas rezervitaj por handikapuloj kaj gepatroj kun infanoj. Ĉar oni ne aplikas monpunojn, kaj la gimnastejuloj ne volas piediri kromajn dek metrojn, ili parkas tie. Verŝajne iuj estas tro stultaj por kompreni, ke ili ne devus parki tie, sed mi supozas, ke ĝenerale al ĉiu el ili mankas la baza socia lerteco por kompreni, ke li aŭ ŝi ne estas la sola homo en la mondo.

Tion konfirmas la aspekto de tiuj homoj, kiam mi vidis ilin iri de siaj malrekte parkitaj aŭtoj en la konstruaĵon aŭ reen, ĉar oni ja povas vidi ies personecon en ties vizaĝo: ĉiuj disradias egoismon kaj narcisismon. Kelkfoje mi vidas iun, preterpasanta rubujon, ĵeti rubaĵon sur la teron, ĉar supozeble estus tro da ĝeno eĉ turni sian per nigraj okulvitroj garnitan kapon por vidi, ke tie tuj apude estas rubujo.

Atinginte sian aŭton, la tipa gimnastejulo malfermas ĉiujn fenestrojn, aŭdigas laŭtan, tre aĉan muzikon kaj dum kelkaj minutoj rigardas sin en spegulo kaj ŝminkas sin. Ŝajne eĉ la viroj ŝminkas sin, kvankam eble estas lipbalzamo anstataŭ ruĵo. Poste, antaŭ ol forveturi, rapide kaj laŭte, ne zorgante, ke infano povus kuri en la straton, endas disĵeti sur la teron la cigaredstubojn el sia rubujo.

Iam mi legis amuzan artikolon, kiu demandis, kion komunan havas la homoj, kiuj flugigis aviadilojn en konstruaĵojn en Nov-Jorko en 2001, tiuj, kiuj eksplodigis bombojn en Madrido en 2004, kaj tiuj, kiuj eksplodigis bombojn en Londono en 2005. Malmulte ili havas komunan: la tri grupoj apartenis al tute malsamaj nacioj, sociaj klasoj, ktp, kaj eĉ al tute malsamaj specoj de Islamo. Tamen, ĉiuj tri grupoj konsistis el entuziasmaj gimnastejuloj. Iuj eĉ konatiĝis aŭ regule kunvenis en gimastejoj. La artikolo argumentis, ke ĝuste la egoismo kaj la narcisismo de la gimnasteja kulturo ebligis tiujn atencojn.

Eble tiu artikolo volis kritiki la gimnastejan kulturon, sed por mi ĝi pli ŝajnis insulti la bombistojn. Ĝenerale mi admiras tiujn, kiuj riskas siajn vivojn en danĝera agado por politika celo, eĉ se mi ne plene konsentas pri la politika celo - kaj rilate atencojn kontraŭ usona hegemonio ne eblas ne simpatii kun la celo. Tamen, leginte, ke tiuj kuraĝaj batalistoj estis gimnastejuloj, kiuj plej verŝajne parkis siajn aŭtojn en la spaco por handikapuloj, ĉar estus tro da laboro marŝi kromajn dek metrojn, nu, mi ne plu povas same bildigi ilin: mia bela bildo pri Che-Guevara-ecaj batalantoj por la libereco de la homaro tre difektiĝis.

(Eble mi notu, kial mi dum longega tempo ne skribis en ĉi tiu blogo. Nu, okazis kelkaj krizoj en mia vivo: unue estis amaso da laboro, poste mia komputilo paneis, kaj poste mia bela kaj temperamenta kunloĝantino - nu, ŝi estas almenaŭ temperamenta - faris la plej grandan krizon de nia ĝisnuna kunekzistado. Kvankam ŝi ofte faras krizojn, ĉi-foje mi vere pensis, ke la rilato eble finiĝis. Tamen ne. Ĉio finiĝas denove per ploro kaj amoro. Ebrie, ŝi eĉ pardonpetis pro kelkaj el siaj faroj. Nun ĉio statas pli-malpli kiel antaŭe, minus mia plej ŝatata taso kaj kelkaj aliaj aferetoj, kaj plus makulo sur la muro kaj kelkaj gratoj.)Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.com