tag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-38616941648972348482007-03-05T17:10:00.001Z2007-03-05T17:10:58.108ZBalotado en UEAMi legis en Libera Folio, ke estas "skandalo", ke B-komitatanoj de UEA estas elektitaj sen voĉdono.

1. Ĉu tio estas skandalo, ĉar UEA similas al ŝtato, kaj bona ŝtato devas ŝajnigi sin demokratia? Mi ne scias, ĉu la ŝtata analogio pravas. Eble UEA estas nur volontula organizaĵo, kaj la komitatanoj estas nur volontuloj, kiuj ne nepre estu elektitaj de iu "popolo".

2. Se oni deziras Esperantan ŝtaton, mi pensas, ke ekzistas alia organizaĵo, kiu proponas tion: la tiel nomata Civito.

3. Eble mankis kandidatoj, ĉar malpli da homoj emas vojaĝi al Japanio. Ja ĉefa motivo por komitataniĝi estas rabatita kongreskotizo.

4. Ĉiuokaze ne tro gravas, ĉar la komitato de UEA apenaŭ faras ion krom babili. Verŝajne ankaŭ la estraro estos elektita sen voĉdono, aŭ ĉu la elekta komisiono intencas fari ian ŝajnigon de demokratio en Jokohamo?Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.com