tag:blogger.com,1999:blog-22481731368206078392008-04-02T00:08:01.460ZLa ĉelo de FeloFelohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.comBlogger34125tag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-48510879685745443002007-08-31T07:25:00.000Z2007-08-31T07:27:45.580ZBlogTagoHodiaŭ estas BlogTago.

Mi iom elreviĝis pri mia propra blogo: mi ne pensas, ke la valoro de miaj skribaĉoj superas la valoron de mia elspezita tempo - kvankam mi ne taksas mian tempon kiel tre valoran! Tamen, pri blogado ĝenerale mi plu opinias, ke temas minimume pri interesa eksperimento pri nova speco de komunikado.

Laŭ la "reguloj", mi trovu 5 novajn blogojn, kiuj interesas min. Supozeble mi rajtus trovi blogojn en iu ajn lingvo, sed ne estus garantio, ke legantoj de ĉi tio povus legi tiujn blogojn. Do, mi donis al mi la pli malfacilan taskon trovi 5 Esperantajn blogojn, kiuj estis aktualigitaj en la pasintaj kelkaj monatoj, kaj kiuj ankoraŭ ne estas en e-planedo.

Mi pensas, ke eble mi sukcesis:

* http://zooplah.farvista.net/blogo/

* http://www.sunflower.com/~miner/TAGLIBRO_package/taglibro.html

* http://www.razeno.blogspot.com/

* http://www.ipernity.com/home/lodchjo

* http://amelano.net/

Bonan legadon!Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-85341939303434712392007-08-21T09:44:00.000Z2007-08-21T09:45:48.684ZMi ŝanĝis mian pasvorton al "kaco"Sed la komputilo diris, ke mia pasvorto ne estas sufiĉe longa.

Ha ha ha.

Pasvortoj estas granda problemo en la hodiaŭa mondo. Krom la kartoj por bankaŭtomatoj, preskaŭ ĉiu reta servo postulas, ke oni memoru ankoraŭ unu pasvorton. Oni rekomendas, aŭ eĉ postulas, ke oni ne uzu la saman pasvorton por diversaj aferoj, ke oni ne skribu la pasvorton ie, kaj ke la pasvorto ne estu divenebla. Se oni ne estas ia profesia parkerigisto, kion diable oni faru?

Eble ni reiru al la bonaj malnovaj tagoj, kiam anstataŭ retumi oni iris korpe al vendejo kaj subskribis ĉekon. Oni eĉ ne devis memori sian nomon, ĉar ĝi estis jam presita sur la ĉekoj!

Ĉu iam la komputila teknologio redonos al ni tiun simplecon kaj facilecon, kiun ni ĝuis, antaŭ ol ni havis komputilojn?

Fek! Mi sonas kiel maljunulaĉo.Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-57666658129676422692007-06-14T09:14:00.000Z2007-06-14T09:16:08.146ZAveraĝaj homojMi ĵus legis, ke averaĝa eŭropano dum sia vivo:

* uzas 3800 vindaĵojn
* manĝas dek mil karotojn
* fekas 3 tunojn
* vomas 5 sitelojn (kiom grandas norma sitelo en EU?)
* furzas 15 fojojn tage
* spektas televidon dum 148 minutoj tage
* legas 532 librojn kaj 2455 ĵurnalojn
* marŝas 300 km jare
* havas 8 aŭtojn
* produktas 40 tunojn da enterigita rubaĵo
* elspezas 2 milionojn da eŭroj
* konas 1700 homojn
* seksumas kun 10 homoj
* seksumas 4239 fojojn
* estas en geedza paro dum 11,5 jaroj
* produktas 61 litrojn da larmoj

Ĉu tio estas interesa?

Fakte, ne. Neniu el tiuj statistikaĵoj surprizas, kaj ĉiu estas proksimume tiom, kiom mi divenus, krom eble pri la karotoj kaj la larmoj, kiujn mi ne scius taksi.

La plej mirinda statistikaĵo pri homoj estas la nombro de ili. Kompreneble ĉiu jam scias, ke estas pli ol 6 miliardoj da homoj, sed tiu statistikaĵo tamen estas mirinda, se oni komprenas kaj pripensas ĝin. Komparu kun la nombroj de aliaj specioj. Ekzemple, por multaj oftaj kaj ĉiutagaj birdospecioj oni kalkulas la nombron de individuoj per dekoj da milionoj, kaj blankajn ursojn oni kalkulas per dekoj da miloj. Do, dekoj da homoj por ĉiu merlo, kaj centmiloj da homoj por ĉiu blanka urso. Kaj ĉiu homo produktas tiom da fekaĵo.

Mi jam seksumis kun dek homoj, sed mi devos aĉeti ankoraŭ multe da aŭtoj, kaj enspezi multe pli da mono, se mi volos elspezi du milionojn da eŭroj.Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-37835721692545802732007-06-12T14:14:00.000Z2007-06-12T14:15:41.183ZLibera Folio estas trolojMi suspektis tion dumlonge, sed ĉi tiu artikolo fine konvinkis min.

Mi uzas la vorton "trolo" en interreta senco, kiu ankoraŭ ne estas en PIV. Temas pri homo, kiu skribas ion kun la ĉefa celo estigi kolerajn reagojn. (La vorto devenas de la fiŝista termino "troli": trolo kvazaŭ fiŝkaptas reagojn de legantoj. Tamen, oni pensas ankaŭ pri la mitologia estaĵo "trolo", imagante, ke la koncernaj homoj estas maliculoj kaj eventuale loĝas sub pontoj, kiel en la konata fabelo pri tri kaproj.)

La plej multaj troloj trolas por propra amuzo: ili ŝatas vidi, kiom da reagoj ili povas estigi per unu provoka mesaĝo. Aŭ eble ili sentas sin en la vera vivo malgravaj kaj ignorataj kaj volas validigi sian ekzistadon per tio, ke "almenaŭ en Interreto multaj homoj atentas min". Tamen, iuj troloj estas profesiuloj: se retĵurnalo vivtenas sin per reklamado, ĝi volas havi multajn legantojn, kaj insulti iun grupon de homoj estas rimedo por havi, se ne legantojn, almenaŭ multajn vizitantojn al la retejo.

Nu, se la artikolo asertanta, ke propedeŭtika valoro de Esperanto ne ekzistas, ne donas sufiĉe da reagoj, mi proponas al la redakcio de Libera Folio, ke ĝi publikigu artikolojn pri la sekvaj temoj:

* "La angla estas pli facila lingvo ol Esperanto"

* "La Elekta Komisiono de UEA pretigas puĉon en Jokohamo"

* "La Esperanta Vikipedio estas malŝparo de ĉies tempo"

* "Esperanto estas eŭropa lingvo"

* "Necesas forigi la supersignajn literojn de Esperanto"

* "Zamenhof estis cionisto-pederastiulo"

Laŭ la kutima stilo de Libera Folio, kaj por plej bone provoki reagojn, la artikoloj ne subtenu sian tezon per argumentoj, sed konsistu el kunĵetitaj citaĵoj kaj asertoj, pri kiuj multaj legantoj volos disputi, kvankam ilia preciza senco ne estas klara. Poste la redakcio povos gratuli sin pro la vigla "debato".

Povas esti, ke Libera Folio jam pritraktis iujn el tiuj proponitaj temoj.Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-46482743680874726732007-06-08T08:50:00.000Z2007-06-08T08:53:24.338ZKial oni havu infanojn?Multaj homoj en mia aĝo jam havas infanojn, kaj tiu plago trafis eĉ kelkajn el miaj amikoj. Ĝenerale mi iom perdas la kontakton kun ili, kiam ili ekhavas infanojn, sed mi povis iomete spekti, kiel la infanoj ŝanĝis iliajn vivojn, en tre malagrabla maniero: ili ne plu havas liberan tempon, ili estas konstante lacaj, ili devas elspezi multe da mono, ktp. Mi perdas kontakton kun tiaj homoj, parte ĉar ili ne plu havas tempon por kunveni al trinkejo, ktp, kaj parte pro tio, ke ili ne plu estas interesaj homoj: gepatroj apenaŭ havas tempon por io alia krom la infanoj, do ne povas paroli pri io alia, do estas iom tedaj kunuloj.

Mi komprenas, ke antaŭ multaj jaroj oni bezonis infanojn por sekurigi sian propran estontecon: infanoj subtenis siajn gepatrojn, laborante sur bieno, zorgante pri ili en maljunaĝo, ktp. Sed hodiaŭ tio ne plu validas: hodiaŭ infanoj estas nur peza ŝarĝo por la gepatroj, finance, tempe kaj emocie. Kial do, en la moderna mondo, granda plimulto de la homoj ankoraŭ havas infanojn?

Oni povus hipotezi biologian impulson, sed tio ne ŝajnas al mi tre kredinda. Biologiaj impulsoj efikas korpe: se oni soifas aŭ malsatas, oni sentas tion tre rekte. Ankaŭ la deziro seksumi estas rekte sentebla, per la korpo. Mi ne komprenas, kiel oni povus senti korpan deziron havi infanojn.

Ĉu iu povas sugesti motivon, kial tiom da homoj ruinigas la proprajn vivojn per gravediĝo?

Gepatroj rajtas respondi pri siaj propraj motivoj, sed gepatroj supozeble ne havas tempon por legi aŭ skribi en blogoj!Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-75030530102392328382007-05-04T12:54:00.000Z2007-05-04T12:56:42.083ZGranda kaco (2)Mi ĵus rimarkis interesan respondon al mia antaŭa mesaĝo sub ĉi tiu titolo. Mi respondas en nova mesaĝo, por ke pli da legantoj trovu tiun respondon kaj mian.

1. Zazou, ĉu vi trovis statistikojn pri dikeco de kacoj ... en Esperanto?! Eble ĝuste tio mankas en la Esperanta literaturo!

2. Ĉu vere gravas la diko de onia kaco, kiam oni elektas kondomon? Ŝajnas al mi, ke normalaj kondomoj estas faritaj el materialo, kiu relative malfacile streĉiĝas, sed poste ne tre forte repuŝas. Mi ne estas "melongenulo" (eble "kukumulo" mi estas ...), sed ankaŭ mi trovas, ke estas malkomforte surmeti kondomon, kvazaŭ mi surmetus tro malgrandajn ŝuojn. Poste, tamen, kiam mi jam surhavas ĝin, ĝi ne plu premas min, kaj fine, kiam mi forprenas la kondomon, ĝi estas pli granda, ol kiam ĝi estis nova. Mi neniam provis meti kondomon sur melongenon, sed mi iam blovis aeron en kondomon, kaj ĝi iĝis multe pli granda ol iu ajn melongeno, kiun mi vidis, kaj ĝi tamen nek rompiĝis nek havis grandan aerpremon ene: se oni ellasus ĝin, ĝi ne forflugus kiel balono.

3. Mi aŭdis, ke ekzistas ankaŭ kondomoj el alia materialo - eble estas polieteno anstataŭ kaŭĉuko. Eble kun tiuj kondomoj gravas havi la ĝustan dikon, ĉar la materialo estas malpli elasta. Oni faris tiun alian specon, laŭ mia kompreno, ĉar iuj homoj havas alergion kontraŭ la kutima speco, sed la alia materialo havas ankaŭ alian avantaĝon: ĝi ne gustas kaŭĉuke kaj pli taŭgas do por midzado. Eble Zazou pensas pri tiu alia speco de kondomo.

4. Por midzi estas preferinde tute ne uzi kondomon, laŭ mi, sed mi parolas el la vidpunkto de midzato. Nur dufoje mi provis kun kondomo. En unu okazo tio estis, ĉar mi fikis alterne ŝian buŝon kaj ŝian piĉon (virino malofte volas tion, do mi volonte kaptis la okazon), kaj en la alia okazo, kun alia ino, ni havis mentogustan kondomon, kiun ni ricevis senpage, kaj ni eksperimentis. La eksperimento ne estis tre sukcesa. Laŭ ŝi, la menta gusto malfortiĝis dum la suĉado kaj eĉ en la komenco ne plene kaŝis la kaŭĉukan guston, kaj mi ne havis same bonan senton tra la kondomo, do post iom da tempo mi forigis la kondomon, kaj mi finis sen ĝi.

5. Mi legis, ke aidoso tre malofte transdoniĝas per midzado, sed ekzistas ja ankaŭ aliaj malsanoj malagrablaj. Tamen, ĉu multaj malsanoj transdoniĝas de la midzanto al la midzato? Oficialaj informpaĝoj ne rekte respondas tiun demandon, ĉar ili celas malhelpi la transdonadon ĝenerale. Ili eble eĉ timigus virojn nenecese. Sed mi volus scii, kiom mi riskas, se mi akceptas midzon de nekonata virino (mi pli ofte revis ol spertis tion) ... aŭ eĉ de nekonata viro, kvankam mi havas nenian intencon provi tion.

6. Jes ja, bonŝance ankaŭ virinoj midzas, sed mi suspektas, ke gejoj pli ofte kaj pli lerte midzas. De tempo al tempo okazis, ke mi sentis fortan deziron ŝovi mian kacon en buŝon, sed mankis bonkora helpantino, do mi bedaŭris mian unuflankan seksemon. Kompreneble, mi ne iluziiĝas, ke gejoj viciĝus por enbuŝigi mian kacon, sed estus utile havi pli da ŝancoj. Ambaŭseksemuloj havas duoblan amuzon, ktp.

7. Mi tamen sukcesis trovi kelkajn praktikajn avantaĝojn de granda kaco: 1. En varmega vetero oni povas kontentige penetri iun kaj tamen eviti intergluiĝon, lasante aerspacon inter la korpoj. 2. Oni povas pli facile teni la pinton sub krano por purigi ĝin. 3. Se oni havas truon en la poŝo, oni povas surprizi siajn amikojn, tirante la pinton de sia kaco el la pantalonpoŝo.Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-51185580393757972012007-04-27T09:47:00.000Z2007-04-27T09:52:07.275ZĈu iu el vi frekventas gimnastejon?Mi mem neniam uzis gimnastejon, krom devige ĉe la lernejo, sed troviĝas gimnastejo proksime al mia loĝejo, kaj mi ofte preterpasas ĝin piede, tiel ke mi vidas, kiaj homoj uzas ĝin. Kolektive, ili estas la plej malallogaj homoj, kiujn mi iam ajn vidis. Eble oni renkontus malpli agrablajn homojn en certaj malliberejoj, sed mi dubas.

Jam per la aŭtoj en la parkejo oni povas ion konstati pri la personeco kaj sinteno de la homoj. La spacoj tuj apud la konstruaĵo estas preskaŭ ĉiam okupitaj, kvankam ili oficiale estas rezervitaj por handikapuloj kaj gepatroj kun infanoj. Ĉar oni ne aplikas monpunojn, kaj la gimnastejuloj ne volas piediri kromajn dek metrojn, ili parkas tie. Verŝajne iuj estas tro stultaj por kompreni, ke ili ne devus parki tie, sed mi supozas, ke ĝenerale al ĉiu el ili mankas la baza socia lerteco por kompreni, ke li aŭ ŝi ne estas la sola homo en la mondo.

Tion konfirmas la aspekto de tiuj homoj, kiam mi vidis ilin iri de siaj malrekte parkitaj aŭtoj en la konstruaĵon aŭ reen, ĉar oni ja povas vidi ies personecon en ties vizaĝo: ĉiuj disradias egoismon kaj narcisismon. Kelkfoje mi vidas iun, preterpasanta rubujon, ĵeti rubaĵon sur la teron, ĉar supozeble estus tro da ĝeno eĉ turni sian per nigraj okulvitroj garnitan kapon por vidi, ke tie tuj apude estas rubujo.

Atinginte sian aŭton, la tipa gimnastejulo malfermas ĉiujn fenestrojn, aŭdigas laŭtan, tre aĉan muzikon kaj dum kelkaj minutoj rigardas sin en spegulo kaj ŝminkas sin. Ŝajne eĉ la viroj ŝminkas sin, kvankam eble estas lipbalzamo anstataŭ ruĵo. Poste, antaŭ ol forveturi, rapide kaj laŭte, ne zorgante, ke infano povus kuri en la straton, endas disĵeti sur la teron la cigaredstubojn el sia rubujo.

Iam mi legis amuzan artikolon, kiu demandis, kion komunan havas la homoj, kiuj flugigis aviadilojn en konstruaĵojn en Nov-Jorko en 2001, tiuj, kiuj eksplodigis bombojn en Madrido en 2004, kaj tiuj, kiuj eksplodigis bombojn en Londono en 2005. Malmulte ili havas komunan: la tri grupoj apartenis al tute malsamaj nacioj, sociaj klasoj, ktp, kaj eĉ al tute malsamaj specoj de Islamo. Tamen, ĉiuj tri grupoj konsistis el entuziasmaj gimnastejuloj. Iuj eĉ konatiĝis aŭ regule kunvenis en gimastejoj. La artikolo argumentis, ke ĝuste la egoismo kaj la narcisismo de la gimnasteja kulturo ebligis tiujn atencojn.

Eble tiu artikolo volis kritiki la gimnastejan kulturon, sed por mi ĝi pli ŝajnis insulti la bombistojn. Ĝenerale mi admiras tiujn, kiuj riskas siajn vivojn en danĝera agado por politika celo, eĉ se mi ne plene konsentas pri la politika celo - kaj rilate atencojn kontraŭ usona hegemonio ne eblas ne simpatii kun la celo. Tamen, leginte, ke tiuj kuraĝaj batalistoj estis gimnastejuloj, kiuj plej verŝajne parkis siajn aŭtojn en la spaco por handikapuloj, ĉar estus tro da laboro marŝi kromajn dek metrojn, nu, mi ne plu povas same bildigi ilin: mia bela bildo pri Che-Guevara-ecaj batalantoj por la libereco de la homaro tre difektiĝis.

(Eble mi notu, kial mi dum longega tempo ne skribis en ĉi tiu blogo. Nu, okazis kelkaj krizoj en mia vivo: unue estis amaso da laboro, poste mia komputilo paneis, kaj poste mia bela kaj temperamenta kunloĝantino - nu, ŝi estas almenaŭ temperamenta - faris la plej grandan krizon de nia ĝisnuna kunekzistado. Kvankam ŝi ofte faras krizojn, ĉi-foje mi vere pensis, ke la rilato eble finiĝis. Tamen ne. Ĉio finiĝas denove per ploro kaj amoro. Ebrie, ŝi eĉ pardonpetis pro kelkaj el siaj faroj. Nun ĉio statas pli-malpli kiel antaŭe, minus mia plej ŝatata taso kaj kelkaj aliaj aferetoj, kaj plus makulo sur la muro kaj kelkaj gratoj.)Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-80749000444697708772007-03-14T11:56:00.000Z2007-03-14T11:57:31.165ZKio estas religio?Laŭ la Esperanta Vikipedio: "Religio estas sistemo de ideoj kaj praktikoj, kiu estas bazita sur la kredo, ke ekzistas ekstermonda(j) potenco(j), kiu(j) influas la mondon kaj la vivon de la homoj."

Se oni fluglegas tion, oni eble pensas, ke ĝi estas adekvata difino. Tamen, se oni ekzamenas ĝin, oni trovas, ke ĉio estas babilaĵo krom la kerna esprimo "ekstermonda(j) potenco(j)", kiu ne estas difinita. Ekzemple, la difino povas sugesti, ke astrologio kaj astrofiziko estas religioj.

Hieraŭ mi cerbumis iomete pri la difino de religio kaj venis al jena konkludo:

Por distingi inter "religio" kaj aliaj sistemoj de ideoj, kredoj kaj praktikoj, necesas rigardi ne tiom la naturon de tiuj ideoj, ktp, sed ilian celon. Same estas kun la plej multaj homfaritaj aferoj: se oni volas ĝuste difini "seĝon", oni ne faru detalan priskribon de la formo, aspekto, materialo, ktp, sed oni konsideru la celon: seĝo ekzistas por subteni sidantan homon.

Kio estas do la celo de religio? Mi ne verkis belan vortumon, sed ŝajnas al mi, ke religio ekzistas por forigi diversajn anksiojn: anksio pro nekomprenataj aferoj, anksio pro diversaj timoj, ktp. Organizita religio havas ankaŭ aliajn celojn, sed mi konsideras tiujn kiel duarangajn: organizita religio ne povus ekzisti, se ne ekzistus la homa bezono pri religio mem.

Kun tia difino oni povas kompreni, kiel la sama kredo povas en unu kunteksto estis "religia" kaj en alia kunteksto ne "religia". Ekzemple, astrologio povas esti religio, se iu uzas ĝin kiel specon de fatalismo por malpli timi la estontecon, sed ĝi ankaŭ povas esti pseŭdoscienco.

Superstiĉoj estas kvazaŭ la malo de religio, ĉar ili kreas anksiojn anstataŭ forigi ilin.

Ĉu mi prave analizis la aferon?Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-15125471172447999742007-03-13T11:03:00.000Z2007-03-13T11:04:48.660ZĈu Esperanto bezonas Akademion?La Akademio de Esperanto estas "sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon" (akademio-de-esperanto.org). Praktike, do, ĝi estas memelektita grupeto da homoj, kiu faras de tempo al tempo iajn deklarojn, kiujn apenaŭ iu atentas.

Ankaŭ iuj naciaj lingvoj havas siajn akademiojn, sed ŝajnas al mi, ke ankaŭ ili apenaŭ havas ian influon. Dume, la angla lingvo funkcias tute sen akademio kaj eĉ kun du grandaj rivalaj normoj (brita kaj usona).

Mi devas agnoski, ke la Esperantaj difinoj de la vortoj en la "Naŭa Oficiala Aldono" estas sufiĉe bonaj, laŭ la normoj de Esperantaj vortaroj. Ekzemple, oni ne legas tie, ke "nigrulo" estas homo, kies haŭtkoloro varias, kaj similajn aferojn. Tamen, kio estas la celo? Kiu interesiĝas pri "oficialeco", speciale kiam la "oficialeco" promulgita de la "Akademio de Esperanto" estas same reala kaj valida kiel la "civitaneco" atribuita de la "Esperanta Civito"?

Por esti utila, oni devas responi al iu efektiva bezono. Ĉu la Akademio de Esperanto respondas al ia bezono de la Esperanta popolo? Ekzemple, ĉu esperantistojn plagis malcerteco pri la uzebleco kaj la preciza signifo de la vortoj "anuso" kaj "peniso", ĵus oficialigitaj? Mi pensas, ke ne. (Cetere, ĉu bestoj ĝenerale "seksumas", kiel en la Akademia difino de "peniso"? Eble "koitas" estus pli taŭga vorto. Sed eble oni ankoraŭ ne oficialigis tiun vorton! Ho ve!)

Nu, ni imagu dum momento, ke la Esperanta popolo efektive bezonis konsilon pri la vorto "peniso". Eble estus multaj esperantistoj, aŭ kelkaj tre laŭtaj esperantistoj, kiuj anatemus la vorton "peniso" kaj verkus flugfoliojn, argumentante, ke tute sufiĉas la vorto "kaco", aŭ ke la vorto prefere estu "peneso" por eviti konfuzon, kiam oni apostrofigas la vokalon en poemo kaj iu leganto pensas, ke temas pri "penado" anstataŭ "penetrado". Ĉu tiam la akademia deklaro estus utila?

Laŭ mi, ne. La esperantistoj, kiuj anatemus la vorton "peniso", plu anatemus ĝin. Sola ŝanĝo: ili eble anatemus ankaŭ la Akademion. Kaj la esperantistoj, kiuj uzadus la vorton "peniso", plu uzadus ĝin. (Kaj verŝajne ili sukcesus plu uzadi siajn penisojn tute sen la Akademia instrukcio pri ilia uzado.)

Se efektive estus malcerteco pri la vorto "peniso", por havi utilan efikon, la Akademio devus respondi per humilaj argumentoj, ne per pompaj deklaroj pri "oficialeco".

Mi jam tro longe babilis, sed jen du lastaj komentoj:

Ŝajne la Esperanta Civito ne ŝatas la mencion pri UEA en la Statuto de la Akademio de Esperanto, aŭ almenaŭ jen unu ebla klarigo por tio, ke la Civito kreas sian propran akademion, la "Lingva Komitato de Esperantio".

Eble la "Akademia Vortaro" iam estos sufiĉe granda por esti utila. Verŝajne estus saĝe jam nun pensi pri ĝia kopirajto. Ĉu la Akademio de Esperanto estas jura persono, kiu povas posedi la kopirajton? Sendepende de tio, se la Akademio volas influi, eble estus saĝe formale rezigni pri la kopirajto, por ke aliaj Esperantaj vortaroj povu sentime prunti la difinojn.Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-83373364183695795322007-03-11T21:16:00.000Z2007-03-11T21:17:12.455ZLa marbordo ekstersezoneHieraŭ mi tute ne tuŝis komputilon, ĉar Sara persvadis min ekskursi kun ŝi. Ni trajnis al la marbordo, kaj revenis nur malfrue vespere.

Estis belaspekta tago, sed ankoraŭ malvarme, kaj ĉe la marbordo estis frostiga vento. Tio tamen donis la avantaĝon, ke ni troviĝis preskaŭ solaj sur la plaĝo. Kiam ni revenis, la maro eliradis, lasante strion de glata kaj malseka sablo, sur kiu ni promenis flanko ĉe flanko. Rigardante malantaŭ ni al la subiranta suno, niaj piedspuroj en la sablo aspektis kiel vico da arĝentaj flaketoj.

Post kiam la suno malaperis, tiam ni vere frostegis, do ni iris en trinkejon. Unue ni trinkis varman ĉokoladon kaj poste bierojn. Fine ni trafis la lastan trajnon hejmen. En la trajno ni sentis nin ebrietaj kaj brakumis nin. De la staciodomo ĝis la hejmo ni iris mano en mano.

Hejme ŝi pardonpetis, ke ŝi ne volas seksumi kun mi. Mi diris, ke tio ne gravas, farante la impreson, ke mi ja volus, sed zorgas pri ŝiaj sentoj. Fakte mi ne tiom volis seksumi kun ŝi, ĉar post tia tago mi pensas pri ŝi kvazaŭ pri fratino.Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-5259067829954443662007-03-09T10:49:00.000Z2007-03-09T10:50:00.808ZĈu dungiĝi aŭ entrepreni?Multaj dungitoj pensas, ke la vivo estus pli bela, se ili estus sendependaj entreprenistoj. Tamen, malmultaj dungitoj efektive provas tiun vojon, verŝajne ĉar ili mem scias, ke estas granda diferenco inter la revo kaj la realo.

Mi konis kelkajn sendependajn entreprenistojn, kaj ili estas homoj, kiuj laboris sep tagojn semajne, minimume dek horojn tage, ofte suferante grandan streĉiĝon. Dungito havas multe pli da sekureco en sia vivo.

Se mi devus doni konsilon, mi dirus jene: Se vi entuziasmiĝas pri afero, per kiu eblas gajni monon, indas ja provi la entreprenan vojon: tiel vi povus okupiĝi pri tiu afero la tutan tempon. Tamen, se vi volas okupiĝi pri diversajn aferoj, inkluzive de aferoj, per kiuj ne eblas gajni monon (ekzemple Esperanto!), verŝajne estas pli bone esti dungito en bona posteno. Tiel vi havas sekuran salajron kaj sufiĉe da libera tempo por okupiĝi pri la aferoj, kiuj interesas vin.

Kompreneble, ekzistas aliaj ebloj krom dungiĝi kaj entrepreni. Estas ankaŭ la sendependaj metiistoj kaj aliaj homoj, kiuj ne havas grandajn riskojn aŭ respondecojn, sed ankaŭ ne havas sekuran salajron.

Estus bele, se oni povus miksi la eblojn, sed praktike estas tre malfacile trovi sekuran, duontempan postenon, kiu permesas al oni entrepreni aŭ alimaniere gajni monon dum la cetera tempo.Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-26494775940865284972007-03-08T10:59:00.000Z2007-03-08T11:00:38.136ZInternacia Tago de VirinojŜajne hodiaŭ, la 8-a de marto, estas la Internacia Tago de Virinoj (aŭ Internacia Virina Tago):

http://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_tago_de_virinoj

Mi serĉis iomete en la reto kaj trovis, ke la Esperanta Civito havas tiuteman artikolon:

http://www.esperantio.net/index.php?id=298

Tiu artikolo estas malpli bombasta ol tipa civita komuniko; mi rekomendas ĝin.

Cetere, ĝi konfirmas mian aserton, en antaŭa blogaĵo, ke mankas knabinoj en Esperantujo. Ĉar tiu manko estis unu el la motivoj por mia malaktiviĝo, al mi estas kredeble, ke ĝi estas vera problemo por la Esperanto-movado, kaj do atentinda kaj diskutinda afero.

Nu, la artikolo ne estas tute senbombasta. Ekzemple, ĝi sugestas, ke la Manifesto de Prago estas masklisma. Ĉu vere?

Cetere, ĉu vere ekzistis ia kutimo de "kongresedzinoj"? Mi volonte havus, sed neniam spertis tion.Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-34230615992619152102007-03-07T11:39:00.000Z2007-03-07T11:40:16.924ZUnu lito aŭ duMi iam legis konsilon por sendormuloj, ke oni neniam legu libron aŭ faru ion alian krom dormi en sia lito, ĉar gravas asociigi liton kaj dormadon, por ke oni pli facile endormiĝu, kiam oni enlitiĝas. Kredeble tio estas utila konsilo, sed kie do oni seksumu?

Mi mem neniam suferis pro sendormeco, sed mi pripensas nun, ĉu eble mi jam suferis pro tro forta asociigo inter lito kaj dormado.

Mi iam estis en relative bona rilato kun virino, sed la rilato finiĝis pro diversaj kaŭzoj, inter kiuj unu el la plej gravaj estis, ke ni ĉesis amori, kaj ŝajne tio okazis pro tio, ke preskaŭ neniam ni ambaŭ samtempe volis tion. Ŝi ĉefe volis amori, kiam mi ne ĉeestis (ĉe la laborejo mi kelkfoje ricevis de ŝi maldecajn telefonalvokojn), aŭ kiam mi devis tuj foriri. Mi ofte volis amori, kiam ni estis kunaj en la lito, sed tiam ŝi volis nur dormi. Eĉ se ni enlitiĝis frue kun la celo, ke ni amoru, ŝi endormiĝis en miaj brakoj, dum mi karesis ŝin.

Mia nuna rilato - mi iom skribis pri ĝi en mia unua blogaĵo - estas en preskaŭ ĉiuj rilatoj malpli bona ol tiu iama rilato, sed ni ja amoras sufiĉe ofte. Mi pensas, ke tiu flanko bone funkcias parte pro tio, ke ni ne havas komunan liton; komuna lito ja tute ne eblus, ĉar ofte ni pasigas la vesperojn aparte kaj enlitiĝis je malsamaj horoj. Pro tio, ke ni ne kutime troviĝas en la sama lito, se iam ni ja troviĝas en la sama lito, ni ambaŭ scias, ke temas pri seksumado kaj ne pri dormado. Fakte, ni havas kvazaŭ neskribitan regulon, ke, se mi eniras liton kun ŝi, ni devas seksumi. Do, se mi venas al ŝia lito, kaj ŝi en tiu momento nepre ne volas seksumi, ŝi klopodas ne enlasi min, aŭ, se mi estas tre trudema, ŝi eliras el la lito, kiam mi eniras ĝin ... kaj tiam mi ĝenerale ĉasas ŝin al la sofo ...

Mi demandas min do, ĉu eble la ĝenerale akceptita koncepto de komuna geedza lito estas fakte malbona afero, kiu mortigas la seksemon.Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-74967020293226763042007-03-06T14:08:00.000Z2007-03-06T14:09:42.577ZSeksumado kun multaj homojKiam mi en antaŭa blogaĵo skribis, ke mi enviis najbarinon, kiu seksumis kun multaj diversaj homoj, sed ne volus seksumi kun ŝi ĝuste pro tio, ke ŝi seksumis kun tiom da aliaj viroj, iu demandis, ĉu mi pensis pri tio, ke, se mi amorus kun tiom da diversaj partneroj, virinoj pensus pri mi same kiel mi pri la najbarino, kaj do ne emus seksumi kun mi.

Mi ne vere pensis pri tio, sed mi supozas, ke tio estas vera pri kelkaj virinoj, eble eĉ pri multaj virinoj, sed laŭ mi ne pri ĉiuj. Laŭ mi, ekzistas virinoj, kiuj pli volonte seksumas kun viro, kiu jam amoris kun multaj aliaj virinoj.

Kial mi volas amori tre multajn virinojn? Jen mia respondo: por havi pli da belaj kaj interesaj spertoj.

Kial kelkaj virinoj volas amori kun tre multaj viroj? Jen mia respondo: ĉar ili sentas sin pli belaj, pli dezirindaj kaj pli valoraj, se multaj viroj seksumas kun ili.

Ĉu tiu dua motivo validas ankaŭ por viroj, kaj eble eĉ por mi? Eble, iomete. Mi ne povas definitive nei tion.

Kaj kial mi ne volas amori virinon, kiu jam amoris kun multaj viroj? Parte temas pri racia timo pri infektoj, sed parte temas pri ia malracia naŭzeto, kaj parte temas pri tio, ke, se ŝi seksumis jam kun 500 viroj, tio ne povas signifi multon por ŝi, se ŝi seksumas ankaŭ kun mi ... do, eble mi tamen volas senti min dezirata.

Laŭ mi, la ideo, ke oni taksu ies valoron per ties seksa dezirindeco, tiel disvastiĝis kaj fortiĝis en la socio, ke iuj homoj rigardas homon, kiu seksumis kun multe da partneroj, kiel speciale dezirindan: seksumi kun iu, kiu jam seksumis kun 500 homoj, estas kvazaŭ seksumi kun iuspeca stelul(in)o.

Kiam tajvanino en Usono volis rompi rekordon, seksumante laŭvice kun kelkcent viroj en unu "sesio" (ne la plej trafa vorto, ĉar fakte ŝi kuŝis sur tablo, dum la viroj staris), ne mankis viraj volontuloj por atendi nudaj en longa vico.

Krom la virinoj, kiuj pro ia psika problemo devas seksumi kun multaj viroj por senti sin belaj, dezirindaj kaj valoraj, ekzistas ankaŭ alia kategorio de virinoj, kiuj seksumas kun multaj viroj: la knabinoj (ĝenerale ili estas junaj), kiuj ial ne povas diri "ne". Informoj pri tiaj knabinoj rapide disvastiĝas en certaj viraj rondoj, kaj al tia knabino tute ne mankos amorantoj, ĝis ŝi lernos tiun utilan duliteran vorton.Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-38616941648972348482007-03-05T17:10:00.001Z2007-03-05T17:10:58.108ZBalotado en UEAMi legis en Libera Folio, ke estas "skandalo", ke B-komitatanoj de UEA estas elektitaj sen voĉdono.

1. Ĉu tio estas skandalo, ĉar UEA similas al ŝtato, kaj bona ŝtato devas ŝajnigi sin demokratia? Mi ne scias, ĉu la ŝtata analogio pravas. Eble UEA estas nur volontula organizaĵo, kaj la komitatanoj estas nur volontuloj, kiuj ne nepre estu elektitaj de iu "popolo".

2. Se oni deziras Esperantan ŝtaton, mi pensas, ke ekzistas alia organizaĵo, kiu proponas tion: la tiel nomata Civito.

3. Eble mankis kandidatoj, ĉar malpli da homoj emas vojaĝi al Japanio. Ja ĉefa motivo por komitataniĝi estas rabatita kongreskotizo.

4. Ĉiuokaze ne tro gravas, ĉar la komitato de UEA apenaŭ faras ion krom babili. Verŝajne ankaŭ la estraro estos elektita sen voĉdono, aŭ ĉu la elekta komisiono intencas fari ian ŝajnigon de demokratio en Jokohamo?Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-82416052920128393712007-03-04T19:22:00.000Z2007-03-04T19:23:06.811ZKisado: ĉu natura aŭ perversia?Ĝenerale oni rigardas kiel perversion ĉian seksan konduton, kiun la socio malaprobas, kaj tio kompreneble dependas de la socio. En preskaŭ ĉiuj modernaj socioj, geamantoj kutime kaj normale kisas sin sur la lipoj, kaj oni ne malaprobas tion, do oni ne rigardas ĝin kiel perversion. Tamen, laŭ antropologoj, ne en ĉiuj homaj socioj oni kutime kisas.

El psikologia vidpunkto, aŭ el iuj psikologiaj vidpunktoj, oni rigardas kiel perversion ĉian seksan konduton, kiu ne servas la biologian celon de sekseco, reproduktadon. El tia vidpunkto kisado ja estas perversio, eĉ se ĝi estas universale praktikata.

Mi ŝatus scii, en kiom da socioj oni ne praktikas kisadon. Mi ŝatus scii ankaŭ, en kiom da socioj oni ne praktikas ekzemple midzadon. Iuj simioj praktikas midzadon, sed mi pensas, ke ili ne kisas sin, do eble midzado estas, el scienca vidpunkto, malpli perversia ol kisado de buŝoj. Almenaŭ ĉe midzado oni facile komprenas, kiel unu el la partoprenantoj profitas, plezurante.

Mi celis, ke ĉe midzado oni facile intelekte komprenas, kial la viro plezuras. Kompreneble, se temas pri sentoj, ankaŭ kisado de buŝoj ŝajnas komprenebla afero - sed ĉu nur pro socia influo?

Iam dum eksterlanda konferenco mi konatiĝis kaj seksumis kun virino, Ni koitis, kaj ŝi ankaŭ midzis min. Tamen ni ne kisis nin. Mi pensas, ke ni ambaŭ sentis, ke ni ne estis veraj geamantoj, ke ni nur plezurigis nin reciproke, kvazaŭ liverante servon ĉiu por la alia, interŝanĝe por simila servo. Eble ni ankaŭ ambaŭ sentis, ke ni ŝparu la kisojn por la vera koramiko hejme.Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-67938478166243746822007-03-03T22:25:00.000Z2007-03-03T22:37:53.875ZProstituadoIe mi legis, ke en kelkaj ŝajne civizilitaj landoj prostituado estas kontraŭleĝa. Mi pensas, ke temis pri iu skandinavia lando - ne pri iu islama respubliko aŭ alia "teokratio".

Tio ŝajnas al mi preskaŭ malkongrua kun homaj rajtoj. Se unu homo volas vendi servon al alia homo, kial la ŝtato aŭ aliaj homoj, kiuj neniel partoprenas en la komerco, rajtu malpermesi tion? Mi pensas, ke tio same validas por seksumado kiel por masaĝo aŭ violonleciono.

Mi bone komprenas, se iuj homoj trovas prostituadon tre malalloga afero, sed kial diable ili volas interveni en la vivojn de aliaj homoj, malpermesante ion, kio ekzistis dum la tuta homa historio?

Cetere, tiaj malpermesoj neniam forigas prostituadon: ili nur kreas malagrablajn problemojn por la laboristoj en tiu fako. Tiuj, kiuj volas malpermesi prostituadon por "protekti" la prostituitojn, agas plej hipokrite, ĉar iliaj leĝoj havas inversan efikon.

Mi iam legis pri amuza proceso en Germanio: Viro proponis veturigi knabinon de unu fino de la lando al la alia, se la knabino poste seksumos kun li. Li veturigis ŝin, sed ŝi rifuzis poste seksumi kun li. Do li iris al tribunalo ... kaj venkis. Verŝajne li ricevis de la knabino la prezon de trajnbileto, aŭ similan monan ekvivalenton de sia servo, plus siaj kostoj por la proceso.

Certe tiu okazaĵo ne estas bona ekzemplo de sanaj interhomaj rilatoj, sed ĝi donis al mi bonan impreson pri la funkciado de germanaj tribunaloj, ĉar oni objektive, senhipokrite aplikis la leĝojn pri kontraktoj, sen fari stultajn esceptojn pro "moraloj" aŭ similaj svagaĵoj, kiel oni eble atendus, kaj oni traktis seksumadon kiel ĉiun alian homan agon: vere moderna kaj racia sinteno.

Cetere, ankaŭ mi trovas prostituadon malalloga. Mi ne povas imagi, ke mi mem aĉetus aŭ vendus seksan servon krom en tre esceptaj cirkonstancoj. Mi pensas, ke unu el la motivoj por seksumi estas, ke tiel oni sentigas sin dezirata, "potenca" aŭ alimaniere pli valora. Se oni pagas por seksumi kun iu, mi imagas, ke oni devas tiel ricevi tute inversan senton, kvazaŭ oni devus subaĉeti iun, por ke tiu ŝajnigu sin amikino dum kelkaj minutoj. Cetere, ne estus agrable pensi pri ĉiuj antaŭaj klientoj. Tial mi ne aĉetus seksan servon. Ĉu mi vendus seksan servon? Jen malfacila, ĉar tro teoria demando. Certe mi ne farus ion tro malagrablan por mi, kaj supozeble neniu pagus min por fari ion agrablan por mi. Eble ekzistas aferoj, kiujn mi trovus nek tre malagrabla nek tre agrabla, sed kiel mi trovus klienton? Vere, la afero ŝajnas malalloga el ambaŭ flankoj. Tamen, ŝajne ekzistas homoj, kiuj volas vendi aŭ aĉeti seksajn servojn. Laŭ mi ili rajtu tion, kun plena protektado de la leĝoj kaj sen persekutado per la leĝoj.Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-61651108365198010842007-03-02T12:58:00.000Z2007-03-02T13:00:18.312ZPacpremio por UEAEn Libera Folio mi legis pri rekomendo de Norvega Esperanto-Ligo (NEL), ke oni nuligu la kampanjon kandidatigi UEA por Nobel-premio pri paco:

http://liberafolio.org/2007/nobel2008/

Komence, mi pensis, ke NEL pravas: "la agado de UEA ... neniel sufiĉas por meriti konsideron por la Nobel-pacpremio"; "pli valorus konkreta laboro por pli vasta uzado de Esperanto, ekzemple en nova porpaca aktiveco".

Poste, tamen, mi konstatis, ke la rekomendo de NEL estas tipa defetismo.

Ne ekzistas objektivaj kriterioj por decidi, kiu aŭ kio plej meritas pacpremion; la afero estas esence subjektiva. Cetere, estas speciale malfacile kompari Esperanton kun iu alia agado por la paco, ĉar Esperanto estas tute unika fenomeno. Do laŭ mi oni malpravas, se oni pensas, ke UEA ne havas ŝancon.

Laŭ Vikipedio, Adolf Hitler estas kandidato por Nobel-pacpremio en 1939, kaj ankaŭ Stalin iam estis kandidato. Ĉu UEA, kiel reprezentanto de Esperanto, ne estas plej merita ol tiuj?

Supozeble, kiel en multaj kampoj de la vivo, validas la regulo: "se oni ne petas, oni ne ricevas". NEL rekomendas, ke oni ne petu.

Por ŝajnigi, ke ĝi havas ankaŭ ion pozitivan por diri, NEL aldonas, ke "pli valorus konkreta laboro por pli vasta uzado de Esperanto". Kompreneble, tio estas tre malkonkreta propono. Laŭ mi, la laboro kandidatigi UEA por pacpremio helpus la aktivulojn elpensi manierojn, en kiu UEA povas hodiaŭ kaj en la estonteco agadi por la paco, kaj la tasko prezenti la meritojn de UEA donus al aktivuloj la bezonatan entuziasmon por efektive fari tion, anstataŭ nur sidi sur la manoj, bedaŭrante sian malvenkon.

Kiam mi aktivis en la Esperanto-movado, mi kelkfoje ĉeestis komitatajn aŭ aliajn diskutojn, en kiuj oni longe babilis pri iu propono kaj fine decidis nenion fari: "oni atendu", "la tempo ne estas matura", ktp. Mi trovis tiajn "decidojn" tre malentuziasmigaj.

Kvankam mi mem ne partoprenos en la kampanjo por kandidatigi UEA por pacpremio, mi rekomendus al komitatanoj kaj aliaj aktivuloj, ke ili ignoru la negativaĵon de NEL. Eĉ se ĝi ne sukcesos, la kampanjo verŝajne donos freŝajn fortojn al UEA, kaj, se ĝi ja sukcesos, ĝi havos grandiozan efikon.Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-56484844591476314692007-03-01T11:46:00.000Z2007-03-01T11:48:01.792ZSamseksemoHieraŭ mi legis en la reto kelkajn statistikojn pri samseksemo.

Pri la proporcio de samseksemuloj ekzistas tre diversaj taksoj: laŭ iuj, unu el dek viroj estas gejo. Mi ne kredas, ke estas tiom, almenaŭ en mia socio, sed mi volonte kredus, ke estas unu el tridek, se oni inkluzivas la kaŝajn gejojn.

Fakte estas malfacile difini, kio estas gejo. Ĉu plej gravas la emo, aŭ la faro? Aŭ ĉu por esti gejo necesas publike nomi sin gejo kaj aliĝi al la geja socio?

Multe pli objektive oni povas paroli pri efektivaj faroj: kion oni faris, kaj kiom ofte. Ne estas tute facile akiri fidindajn statistikojn, ĉar homoj malofte volas paroli malkaŝe pri siaj seksumoj, krom se ili fanfaronas, kaj ankaŭ tiam oni ne povas ĉion kredi. Tamen, oni faris kelkajn diskretajn, anonimajn sondadojn, kaj ŝajne ĉiuj esploroj montras, ke grandega proporcio de viroj, verŝajne pli ol duono el viroj, faris iun samsekseman agon iam dum la vivo.

Mi supozas, ke plej ofte temas pri kuna memmasturbado aŭ reciproka masturbado inter junuloj, sed ŝajne ne malgranda proporcio de viroj iam suĉis kacon, aŭ permesis al vira kamarado suĉi lian kacon, verŝajne kiel "eksperimento", kiam li estis juna.

Mi pensas, ke mi mem neniam partoprenis en samseksema ago. En mia lernejo oni tre malestimis gejojn, kio certe malinstigus min eksperimenti, eĉ se mi sentus emon. Kelkfoje en duŝejo mi estis kun grupo da knaboj, kiuj kornigis la kacojn por kompari ilin, sed tion oni ne konsideris kiel ion gejan - prave, mi supozas, ĉar la celo ne estis sekse ekscitiĝi. Ankaŭ la aliaj kvazaŭseksaj aferoj, kiujn mi knabaĝe faris kun aliaj knaboj, verŝajne ne kalkuliĝu kiel samseksema ago.

Kvankam mi ne plu malestimas gejojn - fakte, mi neniam malestimis ilin, mi nur ne kontraŭstaris la plimultan opinion - mi ankoraŭ sentas ian naŭzon, se mi pensas pri seksa kontakto kun alia viro. Eĉ se mi imagas, ke vestita viro suĉas mian kacon, mi sentas naŭzon, kvankam vira buŝo ne estas tre alia ol virina buŝo, kiun mi tre aprezas per la kaco. Temas do pri io malracia, sed ĝi sufiĉis por "savi" min el du-tri okazoj en mia vivo, kiam prezentiĝis ia tento en la formo de aludoj aŭ eĉ rekta propono.Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-54352701096123735152007-02-28T10:36:00.000Z2007-02-28T10:37:10.166ZMalnovaj komputiloj, ktpSe oni estas riĉulo, oni aĉetas komputilon por mil eŭroj, kaj post du aŭ tri jaroj oni aĉetas novan komputilon denove por mil eŭroj. Sed kion oni faras tiam per la malnova?

Mi pensas, ke tre ofte okazas jeno: oni klopodas vendi ĝin por tricent eŭroj, sed neniu volas aĉeti ĝin, do oni metas ĝin en ŝrankon aŭ en subtegmenton kaj forgesas pri ĝi dum 10 aŭ 15 jaroj, kaj poste oni forĵetas ĝin.

Tio estas malbona proceduro, ĉar multaj homoj povus bone uzi la malnovan komputilon, dum ĝi aĝas nur du aŭ tri jarojn, kaj la forĵetado de malnovaj komputiloj kaj la fabrikado de novaj komputiloj malpurigas la medion. Multe pli bone estas vendi la malnovan komputilon al iu, kiu povas uzi ĝin, sed por tion fari necesas kompreni, kiom rapide komputiloj perdas sian valoron. Mi legis ie, ke kutima hejma aŭ oficeja komputilo perdas inter duonon kaj tri kvaronojn de sia valoro ĉiujare. Do la komputilo, kiu nova kostis mil eŭrojn, post 3 jaroj verŝajne valoras nur 125 aŭ eĉ 15 eŭrojn.

Se malnova komputilo tiom malmulte valoras, ĉu oni fordonacu ĝin? Mi pensas, ke eble ne. Se oni donacas komputilon, eble iu akceptos ĝin, kiu ne vere bezonas ĝin. Estas multaj homoj, kiuj havas spacon en siaj ŝrankoj kaj subtegmentoj kaj ŝatas kolekti fatrason. Tiaj homoj, se ili vidas, ke kolego fordonas komputilon por nenio, pensos "ho, tio eble iam estos utila, kaj ĝi certe valoras pli ol nul eŭrojn" kaj akceptos la aferon. Tamen, el la vidpunkto de mediprotektado ne estas pli bone, se la komputilo sidos dum 15 jaroj en ties ŝranko, ol en via.

Mi pensas, ke la plej bona maniero certigi, ke brokanta komputilo estos bone uzata, estas vendi ĝin por ĝia plena valoro, konsciante, ke la plena valoro de malnova komputilo ne estas granda. (Oni povas uzi ebay.com por ekscii, kiom valoras brokantaj aferoj.)

Kio validas pri komputilo, tio validas ankaŭ pri multaj aliaj aferoj; komputiloj estas nur speciale atentinda ekzemplo, ĉar ili tiom rapide perdas sian valoron. Ĝenerale, se oni ne plu bezonas ion, sed ĝi havas ian valoron, ne forĵetu ĝin, nek gardu ĝin en ŝranko, sed vendu ĝin kiel eble plej rapide, dum ĝi ankoraŭ havas tiun valoron.Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-73889062704553965472007-02-27T12:02:00.000Z2007-02-27T12:03:43.874ZTradukindaj librojKiam mi legas libron en Esperanto, ĝenerale ĝi estas originalaĵo; mi malofte legas tradukojn.

Kiam Esperanto estis nova, tradukado al Esperanto supozeble estis grava maniero evoluigi kaj provi la lingvon. Sed ĉu hodiaŭ ankoraŭ indas tradukadi beletron al Esperanto, speciale se temas pri klasika literaturo, kiu jam ekzistis en la tempo de Zamenhof? Mi pensas ekzemple pri tiuj tradukoj de Dostojevskij, ktp, kiujn oni eldonadas en Rusio. Kiu mendadas kaj legadas tiujn librojn en Esperanto?

Eble tio estas bona por propagandi Esperanto, se oni povas diri, ke tiu aŭ jena libro jam ekzistas en Esperanto, sed mi demandas min, ĉu la homoj, kiuj penadas por traduki la klasikaĵojn, ne povus okupiĝi pri io pli utila.

Tamen eble ĝuste la klasikaĵoj plej bone vendiĝas en Esperanto, ĉar esperantistoj ĉefe volas legi libron, pri kiu ili jam aŭdis. Aŭ ĉu estas tro malfacile ricevi permeson por esperantigi modernajn librojn, kies kopirajto ankoraŭ validas, kaj tial la eldonejoj ne havas eblecon eldoni ion krom malnovaj klasikaĵoj?

Mi pensas, ke mi persone ŝatus vidi en Esperanto pli da popularsciencaj verkoj (oni elektu fakojn, kiuj ne tro rapide ŝanĝiĝas, por ke la libroj ne tro rapide malaktualiĝu) kaj eble kelkajn modernajn politikajn verkojn. Tiuj libroj povus esti tradukoj, kaj eble ili prefere estu tradukoj, ĉar ne estas amaso da homoj, kiuj scias Esperanton, scias iun fakon, kaj kapablas bone verki.

Ĉu iu povas mencii specifajn librojn, kiuj ŝajnas esperantigindaj?Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-53544414733052270132007-02-26T16:56:00.000Z2007-02-26T16:58:34.408ZStudentaj loĝejojAnkaŭ mi iam estis studento kaj devis loĝi en studenta ĉambro kun komuna kuirejo. Tia vivo havas multajn malavantaĝojn.

Certe la ĉefa problemo estas la bruo. Ekzemple, oni devas aŭdi ĉies muzikon tra la muroj, kaj oni trovas, ke kelkaj el siaj kunstudentoj havas plej aĉan guston pri muziko. Se iu en la koridoro faras feston, neniu povas dormi en tiu nokto, sed ĝenerale oni povas mem partopreni en la festo, do tio ne estas tiom malbona, krom se oni havas ekzamenon aŭ tre urĝan limdaton por iu eseo.

Alia speco de bruo estas, se iu tre laŭte seksumas. Kompreneble, tio estas malpli laŭta kaj daŭras malpli longe ol muziko aŭ festo, sed povas esti embarase aŭ malagrable aŭskulti tion. Mi iam estis najbaro de studentino, kiu seksumis plurfoje ĉiusemajne, ĉiufoje kun alia viro, kaj faris tion ĉiam tre tre laŭte, kvazaŭ ŝi volus, ke ĉiu aŭdu. Plurfoje ŝi vekis min tiel. Verŝajne mi ĝeniĝis parte pro envio. Kompreneble mi envias ŝin, ne la virojn: ankaŭ mi volus tiom ofte seksumi kaj kun tiom da diversaj inoj. Aŭskultinte ŝin seksumi kun tiom da viroj, mi apenaŭ volus mem seksumi kun ŝi.

Alia grava problemo estas la kuirejo. Dividi duŝejon ne estas malfacile, ĉar oni povas facile duŝi sin iam ajn, sed preskaŭ ĉiu volas manĝi je proksimume la samaj horoj, do kelkfoje oni iras en la kuirejon por kuiri spagetojn kaj trovas, ke amaso da homoj jam plenigas la ejon kaj kvazaŭ staras en vico kun siaj kaseroloj.

Speciala problemo en la kuirejo estas la fridujo. Ĝi ĉiam estas tro plena, kaj ĉiam estas kelkaj malnovaj, odoraĉaj aferoj, kaj oni ne scias, al kiu ili apartenas. Kiam ĝi atingas la stadion, ĉe kiu oni eĉ ne povas diri, kio ĝi estas, ĉar la fungoj kresas tiel abunde, tiam oni povas sen konsciencriproĉoj forĵeti ĝin, kompreneble. Sed kelkfoje la odoraĉa afero estas kaŝita malantaŭ tiom da eble ankoraŭ aktualaj aferoj, ke oni ne tuj rimarkas ĝin.

Okazas ankaŭ multe da ŝtelado el komuna fridujo. Plej ofte ŝtelataj estas lakto kaj fromaĝo. Fromaĝo estas multekosta, kompreneble, sed ankaŭ ŝtelado de lakto povas esti tre ĝena, se tiel oni subite trovas sin sen lakto. En unu jaro mi kaj alia studento tiom koleriĝis pri ŝtelado de nia lakto, ke ni pripensis enmeti ion malagrablan en la lakton. Ni pensis pri laksigilo, sed oni ne povas scii, kia kvanto estus sekura, kaj kiel oni akiru taŭgan kemiaĵon, do ni decidis enmeti spermon. Dum kelkaj semajnoj ni ambaŭ diligente ĉuradis en laktobotelojn, kiujn ni zorge etikedis per niaj nomoj kaj la admono, ke oni ne ŝtelu nian lakton. Kvankam tiu venĝo bonigis iomete nian humoron, ĝi ne ĉesigis la ŝteladon. Mi supozas, ke iu laktoŝtelisto glutis la produktaĵon de plurdek orgasmoj. Ĉu la ŝtelisto estis viro aŭ virino, mi ne scias. Eble mi preferus, ke estu virino.

Malgraŭ la malavantaĝoj de studentaj ĉambroj, kiam mi la unuan fojon ekloĝiiĝis en propra, privata loĝejo, mi ofte sentis min soleca, ĉar mi tiel kutimis al konstantaj renkontiĝoj kun najbaroj.Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-48230458999909904032007-02-25T16:27:00.000Z2007-02-25T16:29:06.493ZSeksatencojAntaŭ kelkaj jaroj, amiko de mi estis akuzita pri seksatenco. En la fino li eĉ ne devis iri al tribunalo, ĉar oni decidis ne persekuti lin, sed dum multaj semajnoj li timis, ke li eble devos iri al malliberejo.

Mi ne scias, precize kio okazis. Tion scias nur la du partoprenintoj: li kaj knabino multe pli juna ol li, kiun li renkontis en diskoteko. Efektive, oni povas dubi, ĉu eĉ la partoprenintoj scias, kio precize okazis. Ambaŭ estis drinkintaj, kaj memoroj povas esti malprecizaj, eĉ kiam oni ne drinkis.

Laŭ la knabino, aŭ laŭ la akuzo, kiun oni faris kontraŭ mia amiko surbaze de tio, kion diris la knabino, ili ambaŭ iris al lia loĝejo malfrue post la diskoteko, kaj tie li unue provis persvadi ŝin seksumi kun li, kaj poste, kiam ŝi ne volis, li perforte seksumis kun ŝi.

Mia amiko neniam volis rakonti al mi ĉion, kio okazis. Certe li ja seksumis kun ŝi - eĉ koitis sen kondomo, ĉar unu el la "pruvoj", per kiuj la polico lin konfrontis, estis, ke tiu knabino ne seksumus memvole sen kondomo, ĉar ŝi ne uzis kontraŭkoncipan pilolon aŭ alian kontraŭkoncipilon. Cetere ŝajnas, ke mia amiko hontis pri tio, kio okazis. Kiam oni akuzis lin, li ne ŝajnis indigna, kvazaŭ oni tute maljuste akuzus lin. Povas esti, ke li nur hontis pri ŝia aĝo, aŭ pro tio, ke eble iuj kredos la akuzojn, sed oni povas supozi, ke li verŝajne ne kondutis tute kiel ĝentlemano en la koncerna vespero.

Ĉiuokaze, ĉar neniu alia vidis, kio okazis en lia loĝejo, oni ne havis sufiĉe da pruvoj por persekuti lin en tribunalo.

Mi demandas min, ĉu eĉ kun filmo de la tuta okazaĵo oni ĉiam povus respondi la demandon "Ĉu li perfortis ŝin?". Seksumado ja ofte similas al luktado, kaj homoj ofte diras strangajn aferojn, kiam ili amoras. La paradokso estas, ke tribunalo devas respondi tian demandon per "jes" aŭ "ne": aŭ li seksatencis ŝin kaj iru en malliberejon por kelkaj jaroj, aŭ li ne seksatencis ŝin kaj ricevu nenian punon. Tamen la diferenco inter seksatenco kaj neseksatenco povus esti nur unu silabo dirita aŭ kroma gramo da premo sur ŝiaj pojnoj.

La distingo inter seksatenco kaj neseksatenco povas esti speciale malfacila, aŭ maljusta, kiam temas pri homoj, kiuj bone konis sin kaj ofte seksumis antaŭe. Kiel povas eksterulo scii, kio estas akceptebla aŭ neakceptebla kadre de la privata rilato inter tiuj du homoj?

Ekzemple, se viro kaj virino kunloĝas, kaj la viro ofte batas la virinon kaj kelkfoje "devigas" ŝin seksumi kun ŝi - estas malaprobinde, sed verŝajne ekzistas multaj tiaj paroj en la mondo - kaj se ŝi tamen restas ĉe li kaj ne foriras, ĉu temas pri seksatenco, aŭ ĉu per ŝia restado kaj akceptado de la situacio ŝi implicite donas permeson?

Oni neniam akuzis min per seksatenco, kaj mi neniam faris ion eĉ iomete perfortan kun virino, kiun mi ne jam bone konas. Tamen, mi kelkfoje faris iomete dubindajn aferojn kun virino, kiun mi bone konis. Ekzemple, se ŝi promesus seksumi kun mi ĉe la fino de la vespero, kaj veninte hejmen ŝi dirus, ke ŝi ne plu volas, ĉar ŝi estas tro laca kaj nur volas dormi, eble mi tamen farus ion kun ŝi, se mi povus sen kaŭzi al ŝi korpan doloron. Se en la sekva mateno ŝi pardonas min, ĉu mi kulpis pri grava krimo? Supozeble ne. Tamen, se iu spektus la okazaĵon mem, tiu eble havus la impreson, ke temas pri seksatenco.Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-1986773078152921382007-02-24T14:03:00.000Z2007-02-24T14:04:40.092ZLa mantoAntaŭ nelonge mi pruntis de iu esperantisto la romanon "La manto".

Se oni guglas pri ĝia titolo, oni facile malkovras, ke la libro kaŭzis ian skandalon en Esperantujo, ĉar ĝi insultas aŭ kalumnias iujn esperantistojn. Oni eble ricevas ankaŭ la impreson, ke la romano enhavas multe da seksumado.

Laŭ la Esperanta Vikipedio, "La manto" (1997) estas "ŝlosilromano", tio estas, "romano kiu prezentas realajn okazaĵojn malantaŭ fikcia apero". Laŭ la recenzo de Gonçalo Neves, Paula Märthi estas Perla Martinelli, Georg Brentano estas Aldo de' Giorgi, kaj Walter Harimann / George Selten estas Valerio Ari / Giorgio Silfer.

Pri la insultoj aŭ kalumnioj mi ne povas komenti, ĉar mi tute ne konas la koncernajn homojn. Tamen, pri la seksumado mi povas komenti, ke oni sentus sin tre trompita, se oni aĉetus la libron pro tio.

La rakontantino de la libro, Paula Märthi, estas trifoje seksperfortita ("stuprita"), kaj la unuan fojon ŝi eĉ malvirgiĝas tiel. Mi ne pretendas esti spertulo aŭ fakulo pri ina psikologio, sed mi aŭdacas supozi, ke tio estus tre malagrabla sperto. Vidu tamen, kiel la aŭtoro brile priskribas tiujn emociigajn eventojn kaj la sentojn de la viktimo:

"Iuloke la aŭto haltis. Abrupte la monstro sin ĵetas sur min kaj kaptas tenajle miajn manojn. Lia buŝo alpremiĝas al la mia. Dum mi klopodas eskapi el la tentakloj, en ioma konfuzo mi sentas ke la dorsapogiloj kliniĝas malantaŭen, platiĝas. Nun mi sentas lian tutan pezon sur mi. Li kisas mian buŝon, langumas mian kolon, miajn mamojn (la ĉemizeto estas jam for. Kiel li faris?). Lia dekstra mano trafikas ĉirkaŭ miaj gluteoj, ĉe la femuroj, ingvene. Mi malkovras ke ankaŭ mia kalsoneto estas for, la jupo supren, sur mia ventro. Abrupte mi perceptas ke io enorma penetras min. Kriĉo eliras el mia buŝo, ĉar mi sentas akran doloron interne de la vagino. Li haltas momenton sed, kiam mi ĉesas krii, li rekomencas balanciĝi sur mi: supren, malsupren, enen, pli enen." (p. 46-47)

"Post la akuŝo mi devis ofte viziti la ginekologon. Denove mi suferas ĉe la genitaloj. La ginekologo estas altstatura, mezaĝa viro, iom formala laŭmaniere. Iufoje mi estis en lia kabineto, kuŝanta dorse sur tiu speciala liteto, provizita per tiuj kurbaj apogiloj, sur kiujn la virinoj apogas la krurojn, maniere ke la kuracisto povas facile introspekti la vaginon. En tiu ne tre komforta, iom embarasa pozicio, mi improvize sentas ke la viro kaptas fortike miajn manojn kaj tute senmovigas min. Preskaŭ samtempe lia peniso penetras envaginen. Mi krias, kriĉas, hurlas, svingiĝas. Sed tiu liteto ŝajnas farita ĝuste por tio, la virino kuŝas sur ĝi en la plej taŭga pozicio, la vulvo kvazaŭ prezentata por fikado, la kruroj enfermitaj en la apogiloj; sufiĉas firmteni la manojn." (p. 91)

"Jen, en la ĉambron alvenas la ĉefo. Li alproksimiĝas al mi. Liaj intencoj estas tuj klaraj, nemiskompreneblaj. Neeble forkuri. Se mi krius neniu aŭdus min. Li tuj kaptas min per siaj orangutangaj manoj, fortiras miajn bluzon, mamzonon, jupon kaj kalsoneton. Li kisas miajn buŝon, kolon, cicojn. Mi estas paralizita, kvazaŭ ne ekkonscias, kio estas okazanta. Nur kiam li enpenetras min mi sentas akutan doloron. Sed mi ne reagas. Mi fulme rezonadas: se mi krias, oponas, ungoskrapas, kion mi atingus? Nu, mi ne evitus. Kaj tio povus signifi maldungon. Kun la antaŭvideblaj konsekvencoj. Ja, tute neeble eskapi la agreson, miaj fortoj neniom kapablus kontraŭlukti.

"Tio okazis. Li kisis, lekis, palpis, fikis, fikis longe. Mi eltenis la vundigan doloron sed ne kriis, ne lamentis, ne oponis. Tamen ne partoprenis aktive, nur pasive." (p. 113-114)

Jen do la tri "stuproj".

Se tiuj citaĵoj ne konvinkis vin, ke la libro ne valoras 12 eŭrojn plus AVI kaj sendokostoj, eble vi mendu ĝin de UEA, sed poste ne pretendu, ke mi ne malrekomendis (iom tro da neoj en tiu frazo).Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-2248173136820607839.post-85682340643158039692007-02-23T14:07:00.000Z2007-02-23T14:08:45.074ZMuzikpiratojŜajne Vinilkosmo dissendis ian komunikon pri "piratado kaj sabotado de Esperanto-muziko":

http://artista.ikso.net/eurokka/materialo/piratado_tt.pdf http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/146-lode.htm

Mi simpatias kun la malfacila pozicio de muzikeldonejoj, ne nur Esperantaj, sed mi emas pensi, ke la nuna sistemo de kopirajto ne havas ŝancon plu funkcii en la estonteco.

Interŝanĝi sondosierojn en Interreto estas pli kaj pli facile. Kial oni mendu KD-on kaj pagu kaj atendu semajnon, kiam oni povas ricevi la saman muzikon tuj kaj senpage en Interreto?

Kiel oni povus malhelpi tian interŝanĝadon de dosieroj?

Oni povus malŝalti Interreton kaj forĵeti la novan teknologion: ne tre alloga ideo.

Oni povus enkonduki polican kontroladon de Interreto, tiel ke neniu povu anonime aŭ private komuniki. Tiu ideo ege allogas kelkajn politikistojn, sed mi ne volus tion.

Mi pensas, ke ne estas aliaj ebloj, do oni devas decidi, kio plej gravas: teknika progreso, libera komunikado, aŭ daŭrigo de la nuna sistemo de kopirajto. Mi pensas, ke plej gravas teknika progreso kaj libera komunikado, do eble la nuna sistemo de kopirajto devos esti oferata.

En tiu okazo, oni bezonos aliajn sistemojn por finance subteni muzikistojn. Certe tiaj sistemoj povas ekzisti: ja dum la plej granda parto de la homa historio ne ekzistis kopirajto, kaj muzikistoj tamen produktis muzikon. Mozart, Beethoven, ktp kreis muzikon sen kopirajto.

Bedaŭrinde, mi ne povas proponi tiajn alternativajn sistemojn. Cetere, mi ne estas muzikisto kaj ne tiel bone komprenis la mondon de muzikistoj. Tamen, mi konsilus al tiuj, kiuj zorgas pri la estonteco de muziko, ke ili cerbumu pri alternativoj kaj ne pensu nur pri senespera daŭrigo de arkaikiĝanta sistemo.

Intertempe, pro solidareco kun Vinilkosmo, mi ne malkaŝas al miaj (tre malmultaj) legantoj, kie oni povas senpage elŝuti tutan albumon de Dolcxamar!Felohttp://www.blogger.com/profile/03591263149146881850noreply@blogger.com